Insulo Montrealo
La insulo Montrealo (france Île de Montréal) estas granda river-insulo troviĝante ĉe la kunfluo de la riveroj Sankta Laŭrenco kaj Otavo en la sud-okcidento de Kebekio, Kanado.
La plej granda de la insularo Hochelaga kaj de la tuta rivero Sankta Laŭrenco ĝis la Golfo de Sankta Laŭrenco, ĝi estas bumerang-forma insulo 50km longa kaj 16km vasta ĉe sia plej vasta punkto. Ĝi entute ampleksas 499km² kaj havas 266.6km de bordo. En la centro de la insulo troviĝas la tri pintoj de la monto Reĝa.
Ĝi estas disigita de la insulo Jesuo (Lavalo) per la rivero des Prairies. Norde de la insulo, krom insulo Jezuo, troviĝas la insulo Bizard; sude troviĝas la insuloj des Soeurs, Sankta Helena kaj Notre-Dame, la insuloj de Boucherville, la insulo Dorval, kaj proksimume 70 aliaj senhomaj insuletoj. Okcidente troviĝas la insulo Perrot.
Ambaŭflanke de la nord-okcidenta parto de la insulo estas lagoj: la lago Sankta Luizo sude, vastiĝo de la rivero Sankta Laŭrenco, kaj la lago Deux-Montagnes norde, vastiĝo de la rivero Otavo. Sud-oriente de la insulo ankaŭ troviĝas la Bassin des Prairies, plua vastiĝo de la Sankta Laŭrenco.
Du gravaj kanaloj trairas la insulon. La kanalo Lachine eltrairas la insulon, disigante ĝian sudokcidentan parton; ĝi antaŭe permesis la eviton de la rapidejoj Lachine, permesante al ŝipoj atingi la Grandajn Lagojn kaj farante de Montrealo la unua grava industria metropolo de Kanado. Tiun sudokcidentan parton ankaŭ trairas la kanalo de l'Aqueduc, grava municipa akvodukto. Krom tiuj kanaloj, la kanalo Sainte-Anne-de-Bellevue ligas la Otavon kaj la Sankta-Laŭrencon ĉe la okcidenta pinto de la insulo, kaj la kanalo de la Rive-Sud, parto de la marvojo Sankt-Laŭrenco, preterpasas la insulon laŭ la suda flanko de la samnoma rivero, obsoletiginte la kanalon Lachine.
La urbo Montrealo okupas la plejparton de la insulo kaj plurajn el la apudaj insuloj. La ceteron de la insulo okupas 14 aliaj municipoj, kaj la insulo kaj apudaj insuloj konstituas la kebekian administran regionon Montrealo. La loĝantaro de 1 861 900 homoj (25% de la kebekia loĝantaro) faras de la insulo delonge la plej enloĝatan insulon de Kanado, la plej enloĝatan freŝakvan insulon de la mondo, la 6e plej enloĝatan insulon de Ameriko (plej enloĝatan ol la insulo Manhatano en Novjorko) kaj la 37e plej enloĝatan de la mondo.
Tiu socia graveco, kaj la malfacilo konstrui pontojn trans la tie vasta Sankt-Laŭrenco al la popolhava suda flanko, faras ke la pontoj inter Montrealo kaj la suda flanko estas inter la plej okupataj de la mondo. Estas nur kvin aŭto-pontoj ĝis la suda flanko, kaj la pontoj Champlain kaj Jacques-Cartier ricevas pli ol 95 milionojn da veturiloj jare. La insulo kaj suda flanko ankaŭ ligiĝas per du trajn-pontoj kaj unu metro-tunelo. Po du aŭtopontoj kaj po unu trajnponto eliras de la okcidenta kaj norda pintoj de la insulo, kaj pluraj aŭto-pontoj, du trajn-pontoj kaj metro-tunelo ligas la insulon kun la insulo Jesuo.